1
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
2
Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj.
3
Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?
4
Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.
5
CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?
6
Mi lacigxis de mia gxemado; CXiun nokton mi priversxas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon.
7
Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.
8
Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon; CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro.
9
Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon.
10
Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.