Psalmoj 34

Estude

   

1 De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.

2 Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju.

3 Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.

4 Mi sercxis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.

5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto.

6 Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

7 Angxelo de la Eternulo postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.

9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; CXar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

11 Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos.

12 Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

13 Gardu vian langon kontraux malbono, Kaj vian busxon kontraux mensoga parolo;

14 Deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Sercxu pacon kaj cxasu gxin.

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

16 La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

17 Oni krias, kaj la Eternulo auxdas, Kaj de cxiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.

19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de cxiuj la Eternulo lin savas.

20 Li gardas cxiujn liajn ostojn; Ecx unu el ili ne rompigxos.

21 La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.

22 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos cxiuj, kiuj Lin fidas.

   
Scroll to see more.