Juĝistoj 21

Estude

   

1 Kaj la Izraelidoj jxuris en Micpa, dirante:Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.

2 Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis sian vocxon kaj forte ploris,

3 kaj diris:Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, farigxis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo?

4 La morgauxan tagon la popolo levigxis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.

5 Kaj la Izraelidoj diris:Kiu homo el cxiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? CXar estis farita granda jxuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.

6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris:Forhakita estas hodiaux unu tribo el Izrael!

7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni jxuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.

8 Kaj ili diris:Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montrigxis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabesx en Gilead.

9 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montrigxis, ke tie estas neniu el la logxantoj de Jabesx en Gilead.

10 Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la logxantojn de Jabesx en Gilead, ankaux la virinojn kaj infanojn.

11 Kaj tiel agu:cxiun virseksulon, kaj cxiun virinon, kiu ekkonis kusxejon de viro, ekstermu.

12 Kaj ili trovis inter la logxantoj de Jabesx en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en SXilon, kiu estas en la lando Kanaana.

13 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis cxe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon.

14 Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabesx en Gilead; sed ne estis suficxe por ili.

15 Kaj la popolo bedauxris pri Benjamen, cxar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.

16 Kaj la plejagxuloj de la komunumo diris:Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.

17 Kaj ili diris:La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;

18 kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, cxar la Izraelidoj jxuris, dirante:Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido.

19 Sed ili diris:Jen cxiujare estas festo de la Eternulo en SXilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al SXehxem, kaj sude de Lebona.

20 Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene:Iru kaj faru insidon en la vinbergxardenoj;

21 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de SXilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinbergxardenoj kaj kaptu al vi cxiu edzinon el la knabinoj de SXilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.

22 Kaj se venos iliaj patroj aux fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili:Pardonu nin pro ili; cxar ni ne prenis por cxiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.

23 Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laux sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedajxo kaj konstruis urbojn kaj eklogxis en ili.

24 Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, cxiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj cxiu foriris de tie al sia posedajxo.

25 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.

   
Scroll to see more.