Ijob 31

Studie

   

1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

2 Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?

3 CXu ne malfelicxon al malpiulo, Kaj forpusxon de malbonagantoj?

4 CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn?

5 CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?

6 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco.

7 Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo:

8 Tiam mi semu kaj alia mangxu, Kaj mia idaro elradikigxu.

9 Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko:

10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi.

11 CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj.

12 Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus.

13 CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi?

14 Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?

15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.

16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?

17 CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo?

18 CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.

19 Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro,

20 CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj?

21 Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi,

22 En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano.

23 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.

24 CXu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?

25 CXu mi gxojis, ke mia ricxeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?

26 Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,

27 CXu tiam sekrete forlogigxis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?

28 Ankaux tio estus krimo jugxinda, CXar mi forneus per tio Dion en la alto.

29 CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono?

30 Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo.

31 CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno!

32 Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.

33 CXu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kasxi en mia brusto miajn pekojn?

34 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.

35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,

36 Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon,

37 Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo.

38 Se mia lando kriis kontraux mi, Kaj gxiaj sulkoj ploris,

39 Se gxiajn fruktojn mi mangxis senpage, Kaj mi afliktis la animon de gxiaj mastroj:

40 Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.