1 Samuelo 19

Studie

   

1 Saul diris al sia filo Jonatan kaj al cxiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon.

2 Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante:Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaux matene:iru en sekretan lokon kaj kasxu vin.

3 Kaj mi eliros kaj starigxos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi.

4 Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li:La regxo ne peku kontraux sia sklavo David, cxar li ne pekis kontraux vi kaj cxar liaj agoj estas tre bonaj por vi;

5 li riskis sian vivon kaj mortigis la Filisxton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi gxojis; kial do vi volas peki kontraux senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkauxze?

6 Kaj Saul auxskultis la vocxon de Jonatan, kaj Saul jxuris:Mi jxuras per la Eternulo, li ne mortos.

7 Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li cxion cxi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaux cxi tiu kiel antauxe.

8 Komencigxis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraux la Filisxtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li.

9 Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.

10 Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikigxis en la muron, kaj David forkuris kaj savigxis en tiu nokto.

11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita.

12 Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis.

13 Poste Mihxal prenis doman dion, metis gxin sur la liton, cxirkaux gxian kapon sxi metis tapisxon el kapra felo, kaj kovris gxin per vesto.

14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris:Li estas malsana.

15 Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.

16 La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj cxirkaux gxia kapo estas tapisxo el kapra felo.

17 Kaj Saul diris al Mihxal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li savigxu? Kaj Mihxal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, cxar alie mi vin mortigos.

18 Dume David forkuris kaj savigxis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li cxion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.

19 Kaj oni raportis al Saul, dirante:Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.

20 Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaux ekprofetis.

21 Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaux ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaux ili ekprofetis.

22 Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Sehxu, kaj demandis:Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis:En Najot, en la regiono de Rama.

23 Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaux sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris cxiam profetante, gxis li venis en Najoton en la Rama regiono.

24 Kaj li ankaux demetis siajn vestojn, kaj li ankaux profetis antaux Samuel, kaj li kusxis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj?