The Bible

 

Miicaah 1

Study

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Mihxa, la Moresxetano, en la tempo de Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.

2 Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.

3 CXar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj pasxas sur la altajxoj de la tero.

4 Kaj fandigxas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendigxas, kiel vakso antaux fajro, kiel akvo, falanta de krutajxo.

5 CXio cxi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? cxu ne Samario? Kiu arangxis la altajxojn de Judujo? cxu ne Jerusalem?

6 Tial Mi faros Samarion sxtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disjxetos gxiajn sxtonojn en la valon kaj nudigos gxiajn fundamentojn.

7 CXiuj gxiaj idoloj estos disbatitaj, cxiuj gxiaj promalcxastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj cxiujn gxiajn statuojn Mi ruinigos; cxar per promalcxastaj donacoj gxi ilin arangxis, kaj promalcxastaj donacoj ili farigxos denove.

8 Pri tio mi ploras kaj gxemas, iras sensxue kaj nude; mi krias plende, kiel la sxakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.

9 CXar senespera estas gxia plago, gxi venis gxis Judujo, atingis gxis la pordego de mia popolo, gxis Jerusalem.

10 Ne diru tion en Gat, ne ploru lauxte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro.

11 Foriru, ho logxantino de SXafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la logxantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti.

12 Afliktigxas pri sia bono la logxantino de Marot; cxar malfelicxo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.

13 Jungu al la cxaro kurcxevalojn, ho logxantino de Lahxisx; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, cxar cxe vi oni trovis la krimojn de Izrael.

14 Tial vi sendos donacojn en Moresxet-Gaton; sed la domoj de Ahxzib trompos la regxojn de Izrael.

15 Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton, ho logxantino de Maresxa; gxis Adulam venos la gloro de Izrael.

16 Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; largxigu vian kalvon kiel aglo, cxar ili estos forkaptitaj for de vi.

The Bible

 

Jesaja 20:2

Study

       

2 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:Iru, kaj demetu la sakajxon de via lumbo, kaj demetu la sxuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.