The Bible

 

Lamentadoj 5

Study

   

1 Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!

2 Nia heredajxo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.

3 Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

4 Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.

5 Oni pelas nin je nia kolo; Ni lacigxis, sed oni ne permesas al Ni ripozi.

6 Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satigxi per pano.

7 Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.

8 Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.

9 Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.

10 Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.

11 La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.

12 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.

13 La junuloj devas porti muelsxtonojn; La knaboj falas sub la lignosxargxoj.

14 La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.

15 Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.

16 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!

17 Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:

18 Pro la monto Cion, ke gxi farigxis dezerta, Ke vulpoj vagas sur gxi.

19 Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,

20 Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo?

21 Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antauxa.

22 CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.

   

The Bible

 

Hosea 2:13

Study

       

13 Mi punos sxin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj sxi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj cxirkauxkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min sxi forgesis, diras la Eternulo.