The Bible

 

Lamentadoj 3

Study

   

1 Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.

2 Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.

3 Nur sur min Li turnas Sian manon cxiutage denove.

4 Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn.

5 Li konstruis cxirkaux mi, cxirkauxis min per maldolcxajxoj kaj malfacilajxoj.

6 En mallumon Li lokis min, kiel porcxiamajn mortintojn.

7 Li cxirkauxbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj cxenoj.

8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.

9 Li baris miajn vojojn per hakitaj sxtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.

10 Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kasxita loko.

11 Li depusxis min de miaj vojoj, kaj dissxiris min; Li faris min objekto de teruro.

12 Li strecxis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.

13 En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.

14 Mi farigxis mokatajxo por mia tuta popolo, ilia cxiutaga rekantajxo.

15 Li satigis min per maldolcxajxo, trinkoplenigis min per vermuto.

16 Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpusxis min en cindron.

17 Mia animo estas forpusxita for de paco; bonstaton mi forgesis.

18 Kaj mi diris:Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.

19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.

20 Konstante rememorante tion, senfortigxas en mi mia animo.

21 Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:

22 GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis,

23 Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco.

24 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.

25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu sercxas Lin.

26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

27 Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;

28 Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas sxargxita;

29 Li metas sian busxon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;

30 Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.

31 CXar ne por eterne forlasas la Sinjoro;

32 Se Li iun suferigas, Li ankaux kompatas pro Sia granda favorkoreco;

33 CXar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.

34 Kiam oni premas sub siaj piedoj cxiujn malliberulojn de la tero,

35 Kiam oni forklinas la rajton de homo antaux la vizagxo de la Plejaltulo,

36 Kiam oni estas maljusta kontraux homo en lia jugxa afero-CXu la Sinjoro tion ne vidas?

37 Kiu povas per sia diro atingi, ke io farigxu, se la Sinjoro tion ne ordonis?

38 CXu ne el la busxo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?

39 Kial murmuras homo vivanta? CXiu murmuru kontraux siaj pekoj.

40 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj Ni revenu al la Eternulo;

41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.

42 Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.

43 Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.

44 Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la pregxo.

45 Vi faris nin balaindajxo kaj abomenindajxo inter la popoloj.

46 Malfermegis kontraux ni sian busxon cxiuj niaj malamikoj.

47 Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfelicxo.

48 Torentojn da akvo versxas mia okulo pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.

49 Mia okulo fluigas kaj ne cxesas, ne ekzistas por gxi halto,

50 GXis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la cxielo.

51 Mia okulo suferigas mian animon pri cxiuj filinoj de mia urbo.

52 Senkauxze cxasas min kiel birdon miaj malamikoj;

53 Ili pereigas mian vivon en kavo, ili jxetas sur min sxtonojn.

54 Akvo levigxis kontraux mian kapon, kaj mi diris:Mi tute pereis.

55 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;

56 Vi auxdis mian vocxon; ne kovru Vian orelon antaux mia vokado pri liberigo.

57 Vi alproksimigxis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris:Ne timu.

58 Vi, ho Sinjoro, defendis mian jugxaferon; Vi liberigis mian vivon.

59 Vi vidis, ho Eternulo, la maljustajxon, kiun mi suferas; jugxu mian aferon.

60 Vi vidis ilian tutan vengxon, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi.

61 Vi auxdis ilian insultadon, ho Eternulo, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi,

62 La parolojn de tiuj, kiuj levigxis kontraux min, kaj iliajn pensojn kontraux mi dum la tuta tago.

63 Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili levigxas; mi cxiam estas ilia rekantajxo.

64 Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laux la faroj de iliaj manoj.

65 Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.

66 Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la cxielo de la Eternulo.

   

The Bible

 

Lamentadoj 3:8

Study

       

8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.