The Bible

 

Jonah 1

Study

1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante:

2 Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraux gxi; cxar iliaj malbonagoj levigxis antaux Min.

3 Sed Jona levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en Tarsxisxon; li iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al Tarsxisx, pagis pro la vojagxo, kaj eniris en gxin, por veturi kun ili al Tarsxisx, for de la Eternulo.

4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro farigxis granda ventego, kaj oni pensis, ke la sxipo pereos.

5 La sxipanoj ektimis kaj komencis voki cxiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj trovigxis en la sxipo, oni jxetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la sxipo, kusxigxis, kaj endormigxis.

6 Kaj aliris al li la sxipestro, kaj diris al li:Kial vi dormas? levigxu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.

7 Kaj oni diris unu al alia:Ni lotu, por ke Ni eksciu, pro kiu trafis nin cxi tiu malfelicxo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan.

8 Tiam ili diris al li:Vi, pro kiu nin trafis cxi tiu malfelicxo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?

9 Kaj li respondis al ili:Mi estas Hebreo:mi respektas la Eternulon, Dion de la cxielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron.

10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:Kion vi faris? CXar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaux la Eternulo, kiel li mem diris al ili.

11 Kaj ili diris al li:Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietigxu por ni? cxar la maro farigxis cxiam pli kaj pli malkvieta.

12 Li respondis al ili:Prenu min, kaj jxetu min en la maron; tiam la maro kvietigxos por vi; cxar mi scias, ke pro mi trafis vin cxi tiu granda ventego.

13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili.

14 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de cxi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; cxar Vi, ho Eternulo, povas fari cxion, kion Vi volas.

15 Kaj ili prenis Jonan kaj jxetis lin en la maron; tiam la maro cxesis koleri.

16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaux la Eternulo; kaj ili bucxis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.

17 Kaj la Eternulo pretigis grandan fisxon, ke gxi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fisxo dum tri tagoj kaj tri noktoj.

The Bible

 

Jeremia 5:22

Study

       

22 CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi.