The Bible

 

Hosea 6

Study

   

1 Ni iru, Ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

2 Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li.

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.

5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.

6 CXar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

7 Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.

8 Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango.

9 Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al SXehxem; abomenindajxon ili faras.

10 En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael.

11 Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.

   

The Bible

 

Filipinoj 3:8

Study

       

8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,