The Bible

 

Hosea 6

Study

   

1 Ni iru, Ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

2 Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li.

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.

5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.

6 CXar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

7 Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.

8 Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango.

9 Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al SXehxem; abomenindajxon ili faras.

10 En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael.

11 Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.

   

The Bible

 

Hosea 7:2

Study

       

2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.