The Bible

 

Genezo 9

Study

   

1 Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron.

2 Kaj ili timu vin kaj tremu antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo, cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.

3 CXio, kio movigxas kaj vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi cxion.

4 Nur karnon kune kun gxia animo, la sango, ne mangxu.

5 Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.

6 Se iu versxos sangon de homo, lia sango ankaux estos versxita de homo; cxar laux la bildo de Dio estas farita la homo.

7 Kaj vi fruktu kaj multigxu, movigxadu sur la tero kaj multigxu sur gxi.

8 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:

9 Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;

10 kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero.

11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermigxos plu cxiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.

12 Kaj Dio diris: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:

13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj gxi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero.

14 Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montrigxos la arko en la nubo;

15 kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi cxiun karnon.

16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero.

17 Kaj Dio diris al Noa: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj cxiu karno, kiu estas sur la tero.

18 Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: SXem, HXam, kaj Jafet; kaj HXam estis la patro de Kanaan.

19 Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta logxantaro de la tero.

20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon.

21 Kaj li trinkis el la vino kaj ebriigxis, kaj nudigxis en sia tendo.

22 Kaj HXam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere.

23 Kaj SXem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.

24 Kaj Noa vekigxis de sia ebrieco, kaj li sciigxis, kiel agis kun li lia pli juna filo.

25 Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj.

26 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de SXem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili;

27 Dio disvastigu Jafeton, Kaj li logxu en la tendoj de SXem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili.

28 Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn.

29 Kaj la tuta vivo de Noa estis nauxcent kvindek jaroj, kaj li mortis.

   

From Swedenborg's Works

 

Arcana Coelestia #1080

Study this Passage

  
/ 10837  
  

1080. And told his two brethren without. That this signifies that he derided, follows as a consequence from what has been said. For with those who are in no charity, there is continual contempt for others, or continual derision, and on every occasion a publishing of their errors. That they do not act openly, is solely owing to the restraining influence of external bonds, namely, fear of the law, of loss of life, of honor, of gain, and of reputation, on their account; and this is why they inwardly cherish such things, while outwardly they pretend friendship. In this way they acquire two spheres, which are plainly perceived in the other life: the one, interior, full of hatreds; the other, exterior, simulative of what is good. These spheres, being as they are utterly discordant, cannot but be in conflict with each other; and therefore when the exterior sphere is taken away from them, so that they cannot dissemble, they rush into all wickedness; and when it is not taken away, hatred lurks in every word they utter; and this is perceived. From this come their punishments and torments.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Foundation for the permission to use this translation.