The Bible

 

Genezo 21

Study

   

1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.

2 Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.

3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.

4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.

5 Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak.

6 Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi.

7 Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.

8 Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.

9 Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas.

10 Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.

11 Kaj la afero forte malplacxis al Abraham pro lia filo.

12 Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.

13 Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo.

14 Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba.

15 Kaj konsumigxis la akvo de la felsako, kaj sxi jxetis la infanon sub unu el la arbetajxoj.

16 Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj sxi komencis lauxte plori.

17 Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko, kie li estas.

18 Levigxu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi faros el li.

19 Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.

20 Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandigxis kaj logxis en la dezerto kaj farigxis arkpafisto.

21 Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

22 Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;

23 nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo.

24 Kaj Abraham diris: Mi jxuras.

25 Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx.

26 Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux.

27 Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon.

28 Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte.

29 Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte?

30 Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.

31 Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba, cxar tie ili ambaux jxuris.

32 Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj.

33 Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna.

34 Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.

   

From Swedenborg's Works

 

Arcana Coelestia #2628

Study this Passage

  
/ 10837  
  

2628. 'Abraham called the name of his son born to him' means the nature of the Rational was such that it was Divine. This is clear from the representation of 'Abraham' as the Lord as regards the Divine celestial or Divine Good, dealt with many times already; from the meaning of 'calling the name' as the essential nature, dealt with in 144, 145, 1754, 1896, 2009; and from the meaning of 'a son' as the rational, dealt with in 2623, as well as from the meaning of 'born to him' as being manifested from the Divine. From this it is evident that 'Abraham called the name of his son born to him' means that the nature of the Rational was such that it was Divine. From these few words the following three arcana shine through to those who possess the internal sense. The first is that the Lord's Divine Human was a manifestation from the Divine itself, an arcanum which is explained further in this verse; the second is that the Lord's Divine Human was not only conceived but also born from Jehovah, and therefore the Lord as regards the Divine Human is called the Son of God and the Only Begotten, John 1:14, 18, 49; 3:16, 18, 35-36; 5:19-27; 6:69; 9:35; 10:36; 11:27; 14:13-14; 17:1; 20:31; and similarly in the other Evangelists; and the third arcanum is that the Lord's Divine Human is meant by the name of Jehovah, that is, His nature, see John 12:28.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.