The Bible

 

Genezo 12

Study

   

1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.

2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

3 Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero.

4 Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la agxon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el HXaran.

5 Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en HXaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.

6 Kaj Abram trapasis la landon gxis la loko SXehxem, gxis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam logxis en la lando.

7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.

8 Kaj de tie li translogxigxis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj arangxis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj pregxadis al la Eternulo.

9 Kaj Abram iris pluen, cxiam pluen al sudo.

10 Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie logxi kelktempe, cxar malfacila estis la malsato en la lando.

11 Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta;

12 kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva.

13 Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi.

14 Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela;

15 kaj vidis sxin la eminentuloj de Faraono, kaj ili lauxdis sxin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono.

16 Kaj al Abram estis bone pro sxi, kaj li havis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.

17 Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram.

18 Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke sxi estas via edzino?

19 kial vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj mi prenis sxin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.

20 Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.

   

From Swedenborg's Works

 

Arcana Coelestia #1490

Study this Passage

  
/ 10837  
  

1490. Verse 18 And Pharaoh called Abram, and said, What is this you have done to me? Why did you not tell me that she is your wife? 'And Pharaoh called Abram' means that the Lord recalled to mind. 'And said, What is this you have done to me?' means that it grieved Him. '[Why did you not tell me] that she is your wife?' means when He recognized that He ought to possess no other truth than that which was to be joined to the celestial.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.