The Bible

 

Ezekiel 9

Study

   

1 Kaj Li vokis al miaj oreloj per lauxta vocxo, dirante:Alproksimigxu la punantoj de la urbo, kaj cxiu havu en sia mano sian pereigilon.

2 Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj cxiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon cxe siaj lumboj. Ili venis, kaj starigxis apud la kupra altaro.

3 Kaj la majesto de Dio de Izrael levigxis de la kerubo, sur kiu gxi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj.

4 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.

5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.

6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.

7 Kaj Li diris al ili:Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.

8 Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi jxetis min vizagxaltere, ekkriis, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi ekstermos la tutan restajxon de Izrael, elversxante Vian koleron sur Jerusalemon?

9 Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.

10 Tial ankaux Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.

11 Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj, alportis respondon, dirante:Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.

   

The Bible

 

Jeremia 44:8

Study

       

8 Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por tie logxi, por ke vi ekstermigxu kaj por ke vi farigxu objekto de malbeno kaj de honto inter cxiuj nacioj de la tero?