The Bible

 

Ezekiel 36

Study

   

1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Eternulo!

2 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;

3 tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,

4 tial, ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj farigxis rabatajxo kaj mokatajxo por la aliaj nacioj cxirkauxe;

5 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn;

6 tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;

7 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, suferos malhonoron;

8 sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.

9 CXar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizagxon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;

10 kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin cxiujn; kaj la urboj farigxos logxataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;

11 Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multigxos kaj fruktoricxigxos; kaj Mi faros vin logxataj, kiel en via antauxa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

12 Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredajxo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.

13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke oni diras al vi:Vi formangxas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-

14 pro tio vi nun ne plu mangxos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Kaj Mi ne plu auxdigos kontraux vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

17 Ho filo de homo! la domo de Izrael, logxante sur sia tero, malpurigis gxin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpurajxo de virino dum sxia monatajxo estis antaux Mi ilia konduto.

18 Kaj Mi elversxis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili versxadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis gxin per siaj idoloj;

19 kaj Mi disjxetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris jugxon kontraux ili.

20 Kaj ili aligxis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili:CXu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?

21 Sed Mi domagxis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.

22 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.

23 Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan cxe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj.

24 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.

25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin.

26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.

27 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

28 Kaj vi logxos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

29 Kaj Mi liberigos vin de cxiuj viaj malpurajxoj; Mi vokos la grenon kaj multigos gxin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.

30 Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktajxojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaux la nacioj honton pri malsato.

31 Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindajxoj.

32 Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto, ho domo de Izrael!

33 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tempo, kiam Mi purigos vin de cxiuj viaj malbonagoj kaj logxatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,

34 kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataux tio, ke gxi estis dezerto antaux la okuloj de cxiu pasanto:

35 tiam oni diros:CXi tiu dezertigita tero farigxis kiel la gxardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj logxataj.

36 Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos cxirkaux vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitajxon, priplantis la dezertigitajxon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

37 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili:Mi multigos cxe ili la homojn kiel sxafojn.

38 Kiel la sanktaj sxafoj, kiel la sxafoj de Jerusalem dum gxiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj plenigxos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

   

The Bible

 

Joel 2:19

Study

       

19 Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo:Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.