The Bible

 

Ezekiel 25

Study

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;

3 kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-

4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.

5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

6 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael-

7 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj-

9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;

10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.

11 Kaj kontraux Moab Mi faros jugxon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Edom faris vengxon al la domo de Jehuda kaj forte kulpigxis per sia vengxo kontraux ili-

13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi etendos Mian manon kontraux la landon de Edom, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn, kaj faros gxin dezerto; de Teman gxis Dedan ili falos de glavo.

14 Kaj Mi faros Mian vengxon kontraux Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke cxi tiuj ekkonu Mian vengxon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke la Filisxtoj agis vengxe kaj faris la vengxon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laux sia eterna malamo-

16 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi etendos Mian manon kontraux la Filisxtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn cxe la bordo de la maro.

17 Kaj Mi faros kontraux ili grandan vengxon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian vengxon kontraux ili.

   

The Bible

 

Jeremia 12:14

Study

       

14 Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj, kiuj tusxis la posedajxon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elsxiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.

The Bible

 

Malachi 1

Study

1 Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malahxi.

2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,

3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.

4 Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.

5 Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros:Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.

6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?

7 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.

8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.

9 Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.

10 Estus bone, se iu el vi sxlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.

11 CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.

12 Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi estas senvalora.

13 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.

14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.