The Bible

 

Ezekiel 1

Study

1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj cxe la rivero Kebar, malfermigxis la cxielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.

2 En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la regxo Jehojahxin,

3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jehxezkel, filo de Buzi, en la lando HXaldea, cxe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo.

4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de gxi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.

5 El la mezo vidigxis bildo de kvar kreitajxoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo.

6 Kaj cxiu havis kvar vizagxojn, kaj cxiu el ili havis kvar flugilojn.

7 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro.

8 Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj cxe iliaj kvar flankoj; cxiuj kvar havis siajn vizagxojn kaj siajn flugilojn.

9 Iliaj flugiloj estis kuntusxigxantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed cxiu iradis laux la direkto de sia vizagxo.

10 La aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo homa, kaj kiel vizagxo leona sur la dekstra flanko de cxiuj kvar, kiel vizagxo bova sur la maldekstra flanko de cxiuj kvar, kaj kiel vizagxo agla cxe cxiuj kvar.

11 Iliaj vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu el ili du flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.

12 CXiu iradis laux la direkto de sia vizagxo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.

13 La aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter tiuj kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj.

14 Kaj la kreitajxoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.

15 Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj.

16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado trovigxus en la alia.

17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado.

18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de cxiuj kvar estis plenaj de okuloj cxirkauxe.

19 Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la radoj.

20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

21 Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj levigxadis apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

22 Super la kapoj de la kreitajxoj estis io simila al firmamento, kvazaux terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre.

23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de cxiu el ili kovris du flugiloj.

24 Mi auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj mallevigxis.

25 Kiam auxdigxis vocxo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn.

26 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaux bildo de homo, sidanta sur gxi.

27 Kaj mi vidis kvazaux helegan brilon, kvazaux fajron interne kaj cxirkauxe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon cxirkaux de li.

28 Kiel la aspekto de cxielarko, kiu montrigxas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo cxirkauxe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi jxetis min vizagxaltere, kaj mi auxdis vocxon de parolanto.

From Swedenborg's Works

 

Arcana Coelestia #49

Study this Passage

  
/ 10837  
  

49. Verse 26 And God said, Let Us make man in Our image, according to Our likeness; and they will have dominion over the fish of the sea, and over the birds of the air, 1 and over the beasts, and over all the earth, and over every creeping thing that creeps on the earth.

To people in the Most Ancient Church with whom the Lord spoke face to face, the Lord appeared as Man. (Much can be told about those people, but this is not the time to do so.) For this reason they called nobody man except the Lord and whatever may have been His. They did not even call themselves man, but only the things which they perceived that they had from the Lord, such as every good stemming from love and every truth of faith. These things were said to be human because they were the Lord's.

[2] In the Prophets therefore, in the highest sense, 'man' and 'son of man' are used to mean the Lord. In the internal sense they are used to mean wisdom and intelligence, and so everyone who is regenerate, as in Jeremiah,

I looked to the earth, and behold, a void and an emptiness, and towards the heavens, and behold, they had no light. I looked, and behold there was no man; and all the birds of the air 1 had fled. Jeremiah 4:23, 25.

In Isaiah where in the internal sense 'man' means a regenerate person, the Lord Himself as the One Man is meant in the highest sense,

Thus said Jehovah, the Holy One of Israel, and He who formed him, It was I that made the earth and it was I that created man upon it; My hands stretched out the heavens, and I commanded all their host. Isaiah 45:11-13

[3] The Lord was therefore seen by the Prophets as Man, for example by Ezekiel,

Above the firmament in appearance like a sapphire stone there was the likeness of a throne, and above the likeness of a throne, there was a likeness, as the appearance of a Man upon it above. Ezekiel 1:26.

And the One whom Daniel saw was called 'a Son of Man', or what amounts to the same, Man,

I looked, and behold, with the clouds of heaven One like the Son of Man was coming; and He came even to the Ancient of Days, and they brought Him near before Him. And to Him was given dominion and glory and kingdom; and all peoples, nations, and languages will serve Him. His dominion is the dominion of an age, which will not pass away, and His kingdom one that will not perish. Daniel 7:13-14.

[4] Moreover the Lord quite often calls Himself the Son of Man or Man, and, as is done in Daniel, foretells His entry into glory,

They will see the Son of Man coming on the clouds of heaven with power and glory. Matthew 24:23, 30.

The literal sense of the Word is called 'the clouds of heaven', its internal sense 'power and glory'. The internal sense, in every single detail, focuses exclusively on the Lord and His kingdom. Consequently it is the spiritual sense which contains power and glory.

Footnotes:

1. literally, bird of the heavens (or the skies)

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.