1
Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la cxielon.
2
Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.
3
Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
4
Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
5
Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
6
Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; CXion Vi metis sub liajn piedojn:
7
SXafojn kaj bovojn cxiujn Kaj ankaux la sovagxajn bestojn,
8
La birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, CXion, kio iras la vojojn de la maroj.
9
Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!