Juĝistoj 15

പഠനം

   

1 Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, SXimsxon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris:Mi envenos al mia edzino en la internan cxambron. Sed sxia patro ne permesis al li eniri.

2 Kaj sxia patro diris:Mi pensis, ke vi ekmalamis sxin, kaj mi donis sxin al via amiko. Jen sxia pli juna fratino estas ja pli bela ol sxi; sxi farigxu via, anstataux tiu.

3 Sed SXimsxon diris al ili:CXi tiun fojon mi estos senkulpa antaux la Filisxtoj, se mi faros al ili malbonon.

4 Kaj SXimsxon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torcxojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torcxo meze inter cxiuj du vostoj.

5 Kaj li ekbruligis per fajro la torcxojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filisxtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraux ne rikoltitan grenon kaj la vinbergxardenojn kaj la olivarbojn.

6 Kaj la Filisxtoj diris:Kiu tion faris? Kaj oni respondis:SXimsxon, bofilo de la Timnaano; cxar cxi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis sxin al lia amiko. Kaj la Filisxtoj iris kaj forbruligis per fajro sxin kaj sxian patron.

7 Tiam SXimsxon diris al ili:Se vi agas tiel, tiam mi ne cxesos, antaux ol mi faros vengxon kontraux vi.

8 Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj eklogxis en la fendego de la roko Etam.

9 Tiam la Filisxtoj iris kaj starigxis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendigxis gxis Lehxi.

10 Kaj la Jehudaidoj diris:Pro kio vi eliris kontraux nin? Kaj ili respondis:Ni venis, por ligi SXimsxonon, por agi kun li, kiel li agis kun Ni.

11 Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al SXimsxon:CXu vi ne scias, ke la Filisxtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.

12 Kaj ili diris al li:Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filisxtoj. Tiam SXimsxon diris al ili:JXuru al mi, ke vi ne mortigos min.

13 Kaj ili diris al li jene:Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj sxnuroj kaj elkondukis lin el la roko.

14 Kiam li venis al Lehxi, la Filisxtoj gxojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la sxnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, farigxis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.

15 Kaj li trovis fresxan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis gxin kaj mortigis per gxi mil homojn.

16 Kaj SXimsxon diris: Per makzelo de azeno grandegan amason, Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.

17 Kiam li finis paroli, li forjxetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Lehxi.

18 Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!

19 Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Lehxi, kaj eliris el gxi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li revivigxis. Tial gxi ricevis la nomon gxis la nuna tago:Fonto de la Vokanto en Lehxi.

20 Kaj li estis jugxisto de Izrael en la tempo de la Filisxtoj dum dudek jaroj.

Scroll to see more.