Ijob 8

പഠനം

   

1 Kaj ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?

3 CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon?

4 Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago.

5 Se vi sercxas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,

6 Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

7 Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.

8 CXar demandu la antauxajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;

9 CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

10 Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.

11 CXu povas kreski kano sen malsekeco? CXu kreskas junko sen akvo?

12 En tia okazo gxi velksekigxas pli frue ol cxiu herbo, Kiam gxi estas ankoraux en sia fresxeco, Kiam gxi ankoraux ne estas detrancxita.

13 Tiaj estas la vojoj de cxiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,

14 Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo.

15 Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos gxin, sed ne povos sin teni.

16 Li estis verda antaux la suno, Kaj super lia gxardeno etendigxas liaj brancxoj;

17 Amase plektigxas liaj radikoj, Inter sxtonoj ili tenas sin forte;

18 Sed kiam oni elsxiras lin el lia loko, GXi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis.

19 Tia estas la gxojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.

20 Vidu, Dio ne forpusxas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.

21 Li plenigos ankoraux vian busxon per rido Kaj viajn lipojn per gxojkrioj.

22 Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.