2 Reĝoj 21

Study

   

1 La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXefci-Ba.

2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

3 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

4 Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.

5 Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.

6 Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li auxguradis kaj sorcxadis, kaj starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.

7 Ankaux la idolon por Asxtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,

8 kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al cxio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.

9 Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.

10 Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:

11 Pro tio, ke Manase, regxo de Judujo, faris tiujn abomenindajxojn, kiuj estas pli malbonaj, ol cxio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li, kaj li pekigis ankaux la Judojn per siaj idoloj,

12 tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke cxe cxiu, kiu tion auxdos, ektintos en ambaux liaj oreloj.

13 Mi etendos super Jerusalem la mezursxnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Ahxab, kaj Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon, elvisxos kaj renversos.

14 Kaj Mi forpusxos la restajxon de Mia heredajxo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili farigxos kaptajxo kaj rabajxo por cxiuj siaj malamikoj;

15 pro tio, ke ili faradis malbonon antaux Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, gxis la nuna tago.

16 Ankaux da senkulpa sango Manase elversxis tre multe, gxis li plenigis Jerusalemon de unu rando gxis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

17 La cetera historio de Manase, kaj cxio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

18 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la gxardeno cxe lia domo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.

19 La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mesxulemet, filino de HXaruc, el Jotba.

20 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.

21 Li iradis laux tute la sama vojo, laux kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorklinigxadis antaux ili.

22 Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laux la vojo de la Eternulo.

23 Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraux li, kaj mortigis la regxon en lia domo.

24 Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.

25 La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

26 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.