1
La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.
2
Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo cxiam ankoraux pekadis.
3
Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj cxe la muro de Ofel li multe konstruis.
4
Li konstruis ankaux urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.
5
Li militis kontraux la regxo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da argxento, dek mil kor�ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaux en la dua jaro kaj en la tria.
6
Jotam farigxis potenca, cxar li bone arangxis siajn vojojn antaux la Eternulo, sia Dio.
7
La cetera historio de Jotam, cxiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo.
8
La agxon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem.
9
Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.