1
Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj?
2
Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
3
De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
4
Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon,
5
Kiu ne auxskultas la vortojn de sorcxistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.
6
Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia busxo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
7
Ili forversxigxu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li jxetos Siajn sagojn, ili estu kiel bucxitaj.
8
Kiel limako konsumigxanta ili malaperu, Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon;
9
Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.
10
GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
11
Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.