Mateo 12

공부

   

1 En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj malsatis, kaj komencis desxiri spikojn, kaj mangxi.

2 Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li:Jen viaj discxiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.

3 Sed li diris al ili:CXu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?

4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?

5 Kaj cxu vi ne legis en la legxo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?

6 Sed mi diras al vi, ke alestas cxi tie io pli granda ol la templo.

7 Sed se vi komprenus, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.

8 CXar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;

10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.

11 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin?

12 Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.

13 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia.

14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,

16 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;

17 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.

19 Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon.

20 Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos, GXis li elsendos jugxon por venko.

21 Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

22 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.

23 Kaj miris cxiuj homamasoj, kaj diris:CXu cxi tiu estas la filo de David?

24 Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.

25 Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:CXiu regno dividita kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux si ne starados;

26 kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraux si; kiel do staros lia regno?

27 Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj jugxantoj.

28 Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.

29 Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.

30 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.

31 Tial mi diras al vi:CXia peko kaj cxia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraux la Spirito ne estos pardonita.

32 Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraux la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en cxi tiu mondo, nek en la venonta.

33 Aux faru la arbon bona kaj gxian frukton bona, aux faru la arbon malbona kaj gxian frukton malbona; cxar la arbo estas konata per la frukto.

34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.

35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajxojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajxojn.

36 Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado.

37 CXar laux viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laux viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

38 Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante:Majstro, ni deziras vidi signon de vi.

39 Sed li respondis kaj diris al ili:Malbona kaj adultema generacio sercxas signon; kaj neniu signo estos donita al gxi krom la signo de la profeto Jona;

40 cxar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.

41 Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.

42 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.

43 Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.

44 Tiam gxi diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin vakanta, balaita, kaj ornamita.

45 Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.

46 Dum li ankoraux parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.

47 Kaj iu diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi.

48 Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li:Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?

49 Kaj etendinte la manon al siaj discxiploj, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj!

50 CXar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

   
Scroll to see more.