2 Kronikoj 15

공부

   

1 Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.

2 Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.

3 Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;

4 sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili sercxos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.

5 En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, cxar grandaj tumultoj estos cxe cxiuj logxantoj de la landoj.

6 Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, cxar Dio konfuzos ilin per diversaj malfelicxoj.

7 Sed vi estu kuragxaj, kaj ne faligu viajn manojn; cxar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.

8 Kiam Asa auxdis tiujn vortojn kaj la profetajxon de la profeto Oded, li kuragxigxis, kaj eljxetis la abomenindajxojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaux la portiko de la Eternulo.

9 Kaj li kunvenigis cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili logxantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; cxar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.

10 Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la regxado de Asa.

11 Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakirajxo, kiun ili venigis:sepcent bovojn kaj sep mil sxafojn.

12 Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,

13 kaj ke cxiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, cxu tio estas malgranda, cxu granda, cxu viro, cxu virino.

14 Kaj ili jxuris al la Eternulo per lauxta vocxo, per gxojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.

15 Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.

16 Kaj ecx Maahxan, la patrinon, la regxo Asa senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon, dispecigis gxin kaj forbruligis cxe la torento Kidron.

17 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj cxe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.

18 Li enportis en la domon de Dio la konsekritajxojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.

19 Kaj ne estis milito gxis la tridek-kvina jaro de la regxado de Asa.