Zeechaarja 1

Სწავლა

   

1 En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zehxarja, filo de Berehxja, filo de Ido, dirante:

2 Forte koleris la Eternulo kontraux viaj patroj.

3 Diru do al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot.

4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.

5 Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne?

6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

7 En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato SXebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zehxarja, filo de Berehxja, filo de Ido, dirante:

8 Mi vidis en la nokto:jen viro sidas sur rugxa cxevalo, kaj li trovigxas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li trovigxas cxevaloj rugxaj, brunaj, kaj blankaj.

9 Mi demandis:Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la angxelo, kiu parolis kun mi, diris al mi:Mi montros al vi, kiuj ili estas.

10 Kaj la viro, kiu trovigxis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris:Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron.

11 Kaj ili mem ekparolis al la angxelo de la Eternulo, kiu trovigxis inter la mirtoj, kaj diris:Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca.

12 Tiam ekparolis la angxelo de la Eternulo kaj diris:Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj?

13 Kaj la Eternulo respondis al la angxelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn.

14 Tiam diris al mi la angxelo, kiu parolis kun mi:Proklamu kaj diru:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro;

15 kaj per granda indigno Mi indignas kontraux la nacioj memfidaj; cxar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfelicxon.

16 Tial tiele diras la Eternulo:Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en gxi, diras la Eternulo Cebaot, kaj sxnuro de cxarpentistoj estos tirata en Jerusalem.

17 Ankoraux proklamu jenon:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove plenigxos Miaj urboj per bonajxo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.

18 Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis:jen estas kvar kornoj.

19 Kaj mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi:Tio estas la kornoj, kiuj disjxetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.

20 Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn.

21 Mi diris:Kion ili intencas fari? Li respondis jene:Tiuj kornoj disjxetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas cxi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraux la logxantojn de Judujo, por disjxeti ilin.