Jeremia 30

Სწავლა

   

1 Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia:

2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Enskribu al vi en libron cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi.

3 CXar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili gxin posedos.

4 Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:

5 Tiele diras la Eternulo:Vocxon de tumulto kaj de teruro ni auxdas, ne de paco.

6 Demandu kaj rigardu, cxu viro naskas? kial do Mi vidas, ke cxiu viro tenas siajn manojn cxe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj cxies vizagxoj verdigxis?

7 Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al gxi; tempo de mizero gxi estas por Jakob, sed li estos savita el gxi.

8 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de via kolo, kaj viajn ligilojn Mi dissxiros, kaj fremduloj ne plu servigos lin.

9 Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia regxo, kiun Mi restarigos al ili.

10 Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

11 CXar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi disjxetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

12 CXar tiele diras la Eternulo:Dangxera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.

13 Neniu jugxos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.

14 CXiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne sercxas; cxar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.

15 Kial vi krias pri via vundo, pri via dangxera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.

16 Tamen cxiuj viaj mangxegantoj estos mangxegitaj; kaj cxiuj viaj premantoj, cxiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj cxiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.

17 Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; cxar ili nomis vin forpusxitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.

18 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laux sia ordo.

19 Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos.

20 Kaj ili havos filojn kiel antauxe, kaj ilia komunumo forte staros antaux Mi, kaj Mi punos cxiujn iliajn premintojn.

21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo.

22 Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

23 Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego detruanta; gxi falos sur la kapon de la malpiuloj.

24 Ne kvietigxos la flama kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.