Psalmoj 68

勉強

   

1 Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto. Levigxu Dio, disjxetigxu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.

2 Kiel dispeligxas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandigxas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaux Dio.

3 Sed la virtuloj gxojos, gajos antaux Dio, Kaj triumfos gxojege.

4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li.

5 Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo.

6 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

7 Ho Dio, kiam Vi iris antaux Via popolo, Kiam Vi pasxis en la dezerto, Sela.

8 La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael.

9 Bonfaran pluvon Vi versxis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam gxi perdis la fortojn, Vi gxin vigligis.

10 Via gento eklogxis tie; Vi pretigis per Via boneco cxion por la malricxulo, ho Dio.

11 Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.

12 Regxoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

13 Kiam vi kusxas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de argxento, Kaj gxiaj plumoj de brilanta oro.

14 Kiam la Plejpotenculo dismetis regxojn sur la tero, GXi brilis kiel negxo sur Calmon.

15 Monto de Dio estas la Monto Basxana, Monto multepinta estas la Monto Basxana.

16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi, Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne?

17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.

18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

19 Glorata estu mia Sinjoro, cxiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.

20 Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.

21 Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.

22 Mia Sinjoro diris:El Basxan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;

23 Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj gxuu de viaj malamikoj.

24 Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo.

25 Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.

26 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.

27 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.

28 Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.

29 Pro Via templo en Jerusalem La regxoj alportos al Vi donacojn.

30 Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiligxas pro pecoj da argxento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.

31 Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.

32 Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.

33 Kiu regas en la cxielo de la eternaj cxieloj. Jen Li tondras per Sia vocxo, forta vocxo.

34 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.

35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

   
Scroll to see more.