Ijob 26

勉強

   

1 Ijob respondis kaj diris:

2 Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!

3 Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!

4 Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?

5 La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaux tiuj, kiuj vivas en gxi.

6 SXeol estas malkovrita antaux Li, Kaj la abismo ne havas kovron.

7 Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.

8 Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.

9 Li kovras la tronon Kaj etendas cxirkaux gxi Sian nubon.

10 Li faris limon sur la akvo, GXis la loko, kie finigxas la lumo kaj la mallumo.

11 La kolonoj de la cxielo sxanceligxas Kaj tremas de Lia krio.

12 Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon.

13 Per Lia spirito belegigxis la cxielo; Lia mano trapikas la tordigxantan serpenton.

14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?