1
Verko de David. Gardu min, ho Dio, cxar mi rifugxas cxe Vi.
2
Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.
3
Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
4
Multigxos la malgxojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne versxos iliajn sangajn versxoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian busxon.
5
La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.
6
Loto agrabla trafis min, CXarma estas mia heredo.
7
Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Ecx en la nokto instruas min mia internajxo.
8
CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.
9
Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.
10
CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
11
Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.