Biblija

 

Nombroj 33

Studija

   

1 Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laux siaj tacxmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron.

2 Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laux ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laux iliaj lokoj de eliro:

3 el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaux la okuloj de la tuta Egiptujo.

4 Dume la Egiptoj estis enterigantaj cxiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris jugxon.

5 Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot.

6 Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas cxe la rando de la dezerto.

7 Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Hahxirot, kiu estas kontraux Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaux Migdol.

8 Kaj ili eliris el Pi-Hahxirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara.

9 Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare.

10 Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare cxe la Rugxa Maro.

11 Kaj ili foriris de la Rugxa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin.

12 Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka.

13 Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Alusx.

14 Kaj ili eliris el Alusx kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki.

15 Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj.

16 Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot- Hataava.

17 Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en HXacerot.

18 Kaj ili eliris el HXacerot kaj haltis tendare en Ritma.

19 Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec.

20 Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna.

21 Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa.

22 Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata.

23 Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare cxe la monto SXefer.

24 Kaj ili foriris de la monto SXefer kaj haltis tendare en HXarada.

25 Kaj ili eliris el HXarada kaj haltis tendare en Makhelot.

26 Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Tahxat.

27 Kaj ili eliris el Tahxat kaj haltis tendare en Terahx.

28 Kaj ili eliris el Terahx kaj haltis tendare en Mitka.

29 Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en HXasxmona.

30 Kaj ili eliris el HXasxmona kaj haltis tendare en Moserot.

31 Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan.

32 Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en HXor-Hagidgad.

33 Kaj ili eliris el HXor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata.

34 Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona.

35 Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber.

36 Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadesx).

37 Kaj ili eliris el Kadesx, kaj haltis tendare cxe la monto Hor, cxe la rando de la lando de Edom.

38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

39 Kaj Aaron havis la agxon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor.

40 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la sudo de la lando Kanaana, auxdis, ke venas la Izraelidoj.

41 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona.

42 Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon.

43 Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot.

44 Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, cxe la limo de Moab.

45 Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad.

46 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim.

47 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare cxe la montoj Abarim, antaux Nebo.

48 Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.

49 Kaj ili arangxis sian tendaron cxe Jordan, de Bet-Jesximot gxis Abel- SXitim, en la stepoj de Moab.

50 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan, dirante:

51 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,

52 tiam forpelu de antaux vi cxiujn logxantojn de la lando, kaj detruu cxiujn iliajn figurojn, kaj cxiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj cxiujn iliajn altajxojn ekstermu;

53 kaj ekposedu la landon kaj eklogxu en gxi, cxar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu gxin.

54 Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedajxo; laux la triboj de viaj patroj prenu al vi posedajxojn.

55 Sed se vi ne forpelos de antaux vi la logxantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi logxos.

56 Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

   

Biblija

 

Nombroj 26

Studija

   

1 Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante:

2 Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj patrodomoj, cxiujn militkapablajn en Izrael.

3 Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan, dirante:

4 Kalkulu la popolon en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.

5 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben:de HXanohx, la familio de la HXanohxidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;

6 de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.

7 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.

8 Kaj la filoj de Palu:Eliab.

9 Kaj la filoj de Eliab:Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraux Moseo kaj Aaron en la anaro de Korahx, kiam ili ribelis kontraux la Eternulo

10 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto.

11 Sed la filoj de Korahx ne mortis.

12 La filoj de Simeon laux iliaj familioj:de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jahxin, la familio de la Jahxinidoj;

13 de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj; de SXaul, la familio de la SXaulidoj.

14 Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.

15 La filoj de Gad laux iliaj familioj:de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de HXagi, la familio de la HXagiidoj; de SXuni, la familio de la SXuniidoj;

16 de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;

17 de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.

18 Tio estas la familioj de la Gadidoj, laux ilia nombro kvardek mil kvincent.

19 La filoj de Jehuda:Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.

20 Kaj la filoj de Jehuda laux iliaj familioj estis:de SXela, la familio de la SXelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj.

21 Kaj la filoj de Perec estis:de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de HXamul, la familio de la HXamulidoj.

22 Tio estas la familioj de Jehuda, laux ilia nombro sepdek ses mil kvincent.

23 La filoj de Isahxar laux iliaj familioj:de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj;

24 de Jasxub, la familio de la Jasxubidoj; de SXimron, la familio de la SXimronidoj.

25 Tio estas la familioj de Isahxar, laux ilia nombro sesdek kvar mil tricent.

26 La filoj de Zebulun laux iliaj familioj:de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jahxleel, la familio de la Jahxleelidoj.

27 Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laux ilia nombro sesdek mil kvincent.

28 La filoj de Jozef laux iliaj familioj:Manase kaj Efraim.

29 La filoj de Manase:de Mahxir, la familio de la Mahxiridoj; kaj de Mahxir naskigxis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj.

30 Jen estas la filoj de Gilead:de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de HXelek, la familio de la HXelekidoj;

31 kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de SXehxem, la familio de la SXehxemidoj;

32 kaj de SXemida, la familio de la SXemidaidoj; kaj de HXefer, la familio de la HXeferidoj.

33 Kaj Celofhxad, filo de HXefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofhxad estis:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca.

34 Tio estas la familioj de Manase, laux ilia nombro kvindek du mil sepcent.

35 Jen estas la filoj de Efraim laux iliaj familioj:de SXutelahx, la familio de la SXutelahxidoj; de Behxer, la familio de la Behxeridoj; de Tahxan, la familio de la Tahxanidoj.

36 Kaj jen estas la filoj de SXutelahx:de Eran, la familio de la Eranidoj.

37 Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laux ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laux iliaj familioj.

38 La filoj de Benjamen laux iliaj familioj:de Bela, la familio de la Belaidoj; de Asxbel, la familio de la Asxbelidoj; de Ahxiram, la familio de la Ahxiramidoj;

39 de SXefufam, la familio de la SXefufamidoj; de HXufam la familio de la HXufamidoj.

40 Kaj la filoj de Bela estis:Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj.

41 Tio estas la filoj de Benjamen laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent.

42 Jen estas la filoj de Dan laux iliaj familioj:de SXuhxam, la familio de la SXuhxamidoj. Tio estas la familioj de Dan laux iliaj familioj.

43 CXiuj familioj de la SXuhxamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent.

44 La filoj de Asxer laux iliaj familioj:de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jisxvi, la familio de la Jisxviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj.

45 De la filoj de Beria:de HXeber, la familio de la HXeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj.

46 Kaj la nomo de la filino de Asxer estis Serahx.

47 Tio estas la familioj de la filoj de Asxer, laux ilia nombro kvindek tri mil kvarcent.

48 La filoj de Naftali laux iliaj familioj:de Jahxceel, la familio de la Jahxceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj;

49 de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de SXilem la familio de la SXilemidoj.

50 Tio estas la familioj de Naftali laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent.

51 Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj:sescent unu mil sepcent tridek.

52 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

53 Al tiuj estu dividita la tero kiel posedajxo laux la nombro de la nomoj.

54 Al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; al cxiu laux lia nombro estu donita lia posedajxo.

55 Sed per loto oni dividu la teron; laux la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedajxon.

56 Per la loto oni dividu al cxiu lian posedajxon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.

57 Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laux iliaj familioj:de Gersxon, la familio de la Gersxonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.

58 Jen estas la familioj de Levi:la familio de la Libniidoj, la familio de la HXebronidoj, la familio de la Mahxliidoj, la familio de la Musxiidoj, la familio de la Korahxidoj. Kaj de Kehat naskigxis Amram.

59 Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.

60 Kaj al Aaron naskigxis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar.

61 Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaux la Eternulon.

62 Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj.

63 Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan.

64 Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj.

65 CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.