Biblija

 

Hosea 8

Studija

   

1 Metu trumpeton al via busxo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraux Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.

2 Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.

3 Izrael forpusxis la bonon; malamiko lin persekutos.

4 Ili starigis regxojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia argxento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.

5 Forpusxita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraux ili Mia kolero; kiel longe ankoraux ili ne povos purigxi?

6 CXar gxi estas faritajxo de Izrael; artisto gxin faris, kaj gxi ne estas dio; dispecetigxos la bovido de Samario.

7 CXar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantajxo ne donos farunon; se gxi ecx donos, fremduloj gxin formangxos.

8 Izrael estas formangxata; nun ili farigxis inter la popoloj kiel senvalora vazo.

9 CXar ili iris en Asirion, kiel sovagxa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.

10 Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la sxargxo de la regxo de la princoj.

11 Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili farigxis por li altaroj pekigaj.

12 Mi skribis por li la multon de Miaj legxoj; sed li rigardas ilin kiel fremdajxon.

13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.

14 Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj gxi ekstermos liajn palacojn.

   

Iz Swedenborgovih djela

 

Apocalypse Explained #241

Proučite ovaj odlomak

  
/ 1232  
  

241. Verse 18. I counsel thee, signifies the means of reformation of those who are in the doctrine of faith alone. This is evident from what now follows, for the reformation of those who are in that doctrine is now treated of; therefore "I counsel thee" implies precepts as to how such must live that they may be reformed and thus saved.

  
/ 1232  
  

Thanks to the Swedenborg Foundation for their permission to use this translation.