Biblija

 

Ezekiel 28

Studija

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

4 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon;

5 kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,

7 tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon.

8 En pereon ili pusxos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj.

9 CXu antaux via mortiganto vi diros:Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?

10 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.

13 Vi estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via kreigxo.

14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj sxtonoj.

15 Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreigxo, gxis trovigxis en vi malbonago.

16 Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.

17 De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.

18 Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj.

19 CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

20 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Cidon, kaj profetu pri gxi,

22 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Cidon; kaj Mi glorigxos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros sur gxi Mian sanktecon.

23 Mi sendos sur gxin peston, kaj sangoversxadon sur gxiajn stratojn, kaj falos en gxi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraux gxin de cxiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

24 Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol cxiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn gxi estis disjxetita, kaj montros sur gxi Mian sanktecon antaux la okuloj de la nacioj, tiam ili logxos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.

26 Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn; jes, ili logxos en sendangxereco, kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj malbondezirantoj cxirkaux ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

   

Biblija

 

Revelacio 18

Studija

   

1 Post tio mi vidis alian angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, havantan grandan auxtoritaton; kaj la tero lumigxis per lia gloro.

2 Kaj li forte kriis per granda vocxo, dirante:Falis, falis Babel la granda, kaj farigxis logxejo de demonoj, kaj malliberejo de cxia malpura spirito, kaj malliberejo de cxia malpura kaj malaminda birdo.

3 CXar per la vino de la kolero de sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj; kaj la regxoj de la tero malcxastis kun sxi, kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per la potenco de sxia lukso.

4 Kaj mi auxdis alian vocxon el la cxielo, dirantan:Elvenu el sxi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en sxiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el sxiaj plagoj;

5 cxar sxiaj pekoj amasigxis gxis la cxielo, kaj Dio memoris sxiajn maljustajxojn.

6 Redonu al sxi, gxuste kiel sxi donis, kaj duobligu duoble laux sxiaj faroj; en la pokalo, kiun sxi miksis, miksu al sxi duoblon.

7 Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.

8 Tial en unu tago venos sxiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj sxi forbrulos per fajro; cxar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu sxin jugxas.

9 Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado,

10 starante malproksime pro timo de sxia turmento, dirante:Ve! Ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! cxar en unu horo venis via jugxo.

11 Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon;

12 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,

13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.

14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.

15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante,

16 kaj dirante:Ve! Ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj!

17 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,

18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?

19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! Ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis.

20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.

22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi;

23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.

24 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.