Psalmoj 66

पढाई करना

   

1 Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.

2 Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.

3 Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.

4 La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

6 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.

7 Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne levigxu. Sela.

8 Lauxdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.

9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.

10 CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.

11 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;

12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia busxo, Kiam mi estis en premo.

15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virsxafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.

16 Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

17 Al Li mi vokis per mia busxo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.

18 Se mi vidus maljustajxon en mia koro, Mia Sinjoro min ne auxskultus;

19 Sed Dio auxskultis, Li atentis la vocxon de mia pregxo.

20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Scroll to see more.