1
Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo.
2
Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.
3
Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos.
4
Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
5
La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.
6
La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la busxo de virtuloj ilin savas.
7
La malvirtuloj renversigxos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.
8
Oni lauxdas homon laux lia sagxo; Sed perversulo estos hontigita.
9
Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu sercxas honoron, sed al kiu mankas pano.
10
Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
11
Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu estas malsagxulo.
12
Malvirtulo sercxas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13
Per siaj pekaj vortoj kaptigxas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
14
Per la fruktoj de sia busxo homo bone satigxas; Kaj laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
15
La vojo de malsagxulo estas gxusta en liaj okuloj; Sed sagxulo auxskultas konsilon.
16
Malsagxulo tuj montras sian koleron; Sed sagxulo ignoras ofendon.
17
Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas gxusta, Sed falsama atestulo trompon.
18
Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas.
19
Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento.
20
Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed cxe la pacigantoj estas gxojo.
21
Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
22
Abomenajxo por la Eternulo estas busxo mensogema; Sed kiuj agas laux vero, tiuj placxas al Li.
23
Sagxa homo kasxas scion; Sed la koro de malsagxuloj elkrias malsagxecon.
24
La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.
25
Zorgo en la koro de homo gxin premas; Sed amika vorto gxin gxojigas.
26
Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
27
Maldiligenteco ne pretigos al si mangxon; Sed homo diligenta havas ricxecon.
28
Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto.


