Nehemja 7

Étudier

   

1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.

2 Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),

3 kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun kontraux lia domo.

4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da logxantoj estis en gxi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj.

5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:

6 Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,

7 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani, Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

8 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,

9 de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du,

10 de la idoj de Arahx, sescent kvindek du,

11 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek ok,

12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,

13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,

14 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,

15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok,

16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok,

17 de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du,

18 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep,

19 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep,

20 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin,

21 de la idoj de Ater, el la domo de HXizkija, nauxdek ok,

22 de la idoj de HXasxum, tricent dudek ok,

23 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar,

24 de la idoj de HXarif, cent dek du,

25 de la idoj de Gibeon, nauxdek kvin,

26 de la logxantoj de Bet-Lehxem kaj de Netofa, cent okdek ok,

27 de la logxantoj de Anatot, cent dudek ok,

28 de la logxantoj de Bet-Azmavet, kvardek du,

29 de la logxantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,

30 de la logxantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,

31 de la logxantoj de Mihxmas, cent dudek du,

32 de la logxantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri,

33 de la logxantoj de Nebo-Ahxer, kvindek du,

34 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,

35 de la idoj de HXarim, tricent dudek,

36 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,

37 de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek unu,

38 de la idoj de Senaa, tri mil nauxcent tridek.

39 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri,

40 de la idoj de Imer, mil kvindek du,

41 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,

42 de la idoj de HXarim, mil dek sep.

43 De la Levidoj:de la idoj de Jesxua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar.

44 De la kantistoj:de la idoj de Asaf, cent kvardek ok.

45 De la pordegistoj:la idoj de SXalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de HXatita, la idoj de SXobaj, cent tridek ok.

46 De la Netinoj:la idoj de Cihxa, la idoj de HXasufa, la idoj de Tabaot,

47 la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon,

48 la idoj de Lebana, la idoj de HXagaba, la idoj de SXalmaj,

49 la idoj de HXanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gahxar,

50 la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda,

51 la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseahx,

52 la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefisxesim,

53 la idoj de Bakbuk, la idoj de HXakufa, la idoj de HXarhxur,

54 la idoj de Baclit, la idoj de Mehxida, la idoj de HXarsxa,

55 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamahx,

56 la idoj de Neciahx, la idoj de HXatifa.

57 La idoj de la servantoj de Salomono:la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida,

58 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,

59 la idoj de SXefatja, la idoj de HXatil, la idoj de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Amon.

60 La nombro de cxiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent nauxdek du.

61 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:

62 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du.

63 Kaj el la pastroj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.

64 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.

65 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.

66 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,

67 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.

68 Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;

69 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.

70 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.

71 El la cxefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min�ojn da argxento.

72 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis:dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min�oj da argxento kaj sesdek sep pastraj vestoj.

73 Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.