1 Reĝoj 7

Étudier

   

1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.

2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.

3 Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.

4 Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje.

5 Kaj cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraux fenestroj trifoje.

6 Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.

7 Kaj tronan salonon, por tie jugxi, jugxan salonon li faris, kaj cxiujn plankojn li kovris per cedro.

8 Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.

9 CXio cxi tio estis farita el multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento gxis la tegmento, kaj ekstere gxis la granda korto.

10 En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj, sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj.

11 Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro.

12 Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.

13 La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro HXuramon.

14 Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.

15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.

16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.

17 Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua.

18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.

19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.

20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.

21 Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.

22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.

23 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

24 Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi.

25 GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

26 GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat�ojn.

27 Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.

28 Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.

29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.

30 Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj.

31 GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.

32 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazajxo; la alto de cxiu rado estis unu ulno kaj duono.

33 La arangxo de la radoj estis kiel la arangxo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, cxio estis fandita.

34 Kaj la kvar sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la bazajxo mem.

35 Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem.

36 Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe.

37 Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.

38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj.

39 Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.

40 Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo:

41 la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;

42 kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;

43 kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur la bazajxoj;

44 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;

45 kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn HXuram faris al la regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.

46 En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.

47 Kaj Salomono metis cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.

48 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;

49 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;

50 kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo de la templa domo, el oro.

51 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.