1 Reĝoj 16

Étudier

   

1 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de HXanani, pri Baasxa, dirante:

2 CXar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laux la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,

3 tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.

4 Kiu mortos cxe Baasxa en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos cxe li sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo.

5 La cetera historio de Baasxa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

6 Kaj Baasxa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ela.

7 Per la profeto Jehu, filo de HXanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baasxa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaux la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.

8 En la jaro dudek-sesa de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Ela, filo de Baasxa, super Izrael en Tirca por la dauxro de du jaroj.

9 Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,

10 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, regxo de Judujo, kaj faris sin regxo anstataux li.

11 Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.

12 Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baasxa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baasxa per la profeto Jehu,

13 pro cxiuj pekoj de Baasxa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolajxoj.

14 La cetera historio de Ela, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

15 En la dudek-sepa jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Zimri por la dauxro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo siegxis Gibetonon de la Filisxtoj.

16 Kiam la siegxanta popolo auxdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la regxon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel regxon Omrin, la militestron de Izrael.

17 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksiegxis Tircan.

18 Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,

19 pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, irante laux la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.

20 La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

21 Tiam la popolo Izraela dividigxis en du partojn:duono de la popolo aligxis al Tibni, filo de Ginat, por regxigi lin, kaj la dua duono aligxis al Omri.

22 Kaj la popolo, kiu aligxis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aligxis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekregxis Omri.

23 En la tridek-unua jaro de Asa, regxo de Judujo, Omri ekregxis super Izrael por la dauxro de dek du jaroj. En Tirca li regxis dum ses jaroj.

24 Kaj li acxetis la monton Samario de SXemer pro du kikaroj da argxento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laux la nomo de SXemer, la mastro de la monto.

25 Kaj Omri faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux li.

26 Kaj li iris laux la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolajxoj.

27 La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

28 Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxab.

29 Ahxab, filo de Omri, ekregxis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, regxo de Judujo. Kaj Ahxab, filo de Omri, regxis super Izrael en Samario dudek du jarojn.

30 Kaj Ahxab, filo de Omri, faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, pli ol cxiuj, kiuj estis antaux li.

31 Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.

32 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario.

33 Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.

34 En lia tempo HXiel, Bet-Elano, konstruis Jerihxon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis gxin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis gxiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.