Psalmoj 67

Estudio

   

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.

2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon.

3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

4 GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.

Scroll to see more.