Marko 15

Estudio

   

1 Tuj matene la cxefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliagxuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.

2 Kaj Pilato demandis lin:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj responde li diris al li:Vi diras.

3 Kaj la cxefpastroj multe lin akuzis.

4 Kaj Pilato denove lin demandis:CXu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.

5 Sed Jesuo ankoraux nenion respondis, tiel ke Pilato miris.

6 CXe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.

7 Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.

8 Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.

9 Kaj Pilato respondis al ili, dirante:CXu vi volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj?

10 CXar li eksciis, ke pro envio la cxefpastroj transdonis lin.

11 Sed la cxefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.

12 Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili:Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Regxo de la Judoj?

13 Kaj ili denove ekkriis:Krucumu lin.

14 Kaj Pilato diris al ili:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis:Krucumu lin.

15 Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

16 Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.

17 Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis gxin al li;

18 kaj ili komencis aklami lin:Saluton, Regxo de la Judoj!

19 Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kracxis sur lin, kaj ekgenuinte, klinigxis al li.

20 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

21 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.

22 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.

23 Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis gxin.

24 Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn sur ili, kion cxiu el ili ricevu.

25 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.

26 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita:LA REGXO DE LA JUDOJ.

27 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.

28 Kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.

29 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante:Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas gxin en la dauxro de tri tagoj,

30 savu vin, deirante de la kruco.

31 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris:Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.

32 La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

33 Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

34 Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

35 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte, diris:Jen li vokas Elijan.

36 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin.

37 Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton.

38 Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre.

39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio.

40 Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;

41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.

42 Kaj kiam jam vesperigxis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaux sabato,

43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.

44 Kaj Pilato miris, cxu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, cxu li de longe estas mortinta.

45 Kaj sciigxinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.

46 Kaj li acxetis tolajxon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolajxo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el sxtonego; kaj li alrulis sxtonon al la enirejo de la tombo.

47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.

   
Scroll to see more.