1
Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:
2
Regado kaj timigo estas cxe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3
CXu oni povas kalkuli Liajn tacxmentojn? Kaj super kiu ne levigxas Lia lumo?
4
Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5
Vidu, ecx la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaux Liaj okuloj: