2 Reĝoj 11

Estudio

   

1 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.

2 Sed Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de Ahxazja, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la cxambro de litoj; kaj oni kasxis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.

3 Kaj li restis kasxita kun sxi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja regxis super la lando.

4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la regxo.

5 Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la regxo;

6 triono estu cxe la Pordego Sur; kaj triono cxe la Pordego malantaux la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la domo alterne.

7 Du partoj el vi cxiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon cxe la regxo en la domo de la Eternulo.

8 Kaj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eliros aux eniros.

9 Kaj la centestroj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.

10 La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj sxildojn, kiuj apartenis al la regxo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.

11 Kaj la korpogardistoj starigxis, cxiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo.

12 Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplauxdis kaj kriis:Vivu la regxo!

13 Kiam Atalja auxdis la bruon de la kuranta popolo, sxi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.

14 Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono, laux la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

15 Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos, mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Oni ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.

16 Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris laux la vojo de la cxevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.

17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la regxo kaj la popolo, ke gxi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la regxo kaj la popolo.

18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaux la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo.

19 Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la regxon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la regxan domon; kaj li sidigxis sur la trono de la regxoj.

20 Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la regxa domo.

21 La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.