2 Kronikoj 31

Estudio

   

1 Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.

2 Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.

3 Kaj la regxo destinis parton el sia havajxo por bruloferoj:por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.

4 Kaj li ordonis al la popolo, kiu logxis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.

5 Kiam cxi tiu ordono disvastigxis, la Izraelidoj alportis multe da unuaajxoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktajxojn, kaj ankaux dekonajxojn el cxio ili multe alportis.

6 Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, ankaux alportis dekonajxon el bovoj kaj sxafoj, kaj dekonajxon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.

7 En la tria monato oni komencis la arangxadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis.

8 Kiam HXizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.

9 Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.

10 Kaj respondis al li Azarja, la cxefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego.

11 Kaj HXizkija ordonis pretigi cxambrojn cxe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.

12 Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonajxojn, kaj la konsekritajxojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato SXimei estis la dua post li.

13 Kaj Jehxiel, Azazja, Nahxat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jisxmahxja, Mahxat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato SXimei, laux ordono de la regxo HXizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio.

14 Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto cxe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktajxoj.

15 Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jesxua, SXemaja, Amarja, kaj SXehxanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj lauxgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj

16 (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la agxon de tri jaroj kaj pli, de cxiuj, kiuj iradis cxiutage en la domon de la Eternulo laux siaj oficoj kaj grupoj),

17 al la registritaj pastroj, laux iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj oficoj kaj grupoj,

18 al la registritoj kun cxiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dedicxu sin al la sanktaj aferoj.

19 Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antauxurbaj kampoj de iliaj urboj, de cxiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al cxiu virseksulo inter la pastroj kaj al cxiu registrito inter la Levidoj.

20 Tion faris HXizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaux la Eternulo, lia Dio.

21 Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.