Die Bibel

 

Genezo 15

Lernen

   

1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.

2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.

3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.

4 Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: CXi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internajxo, estos via heredanto.

5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

7 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la HXaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.

8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi gxin posedos?

9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj sxafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.

10 Kaj li alportis al Li cxion cxi tion, kaj Li distrancxis ilin laux la mezo kaj metis cxiujn partojn unu kontraux la alia, sed la birdojn Li ne distrancxis.

11 Kaj la rabobirdoj mallevigxis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.

12 CXe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.

13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

14 Tamen la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos; kaj poste ili eliros kun granda havo.

15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.

16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.

17 Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj.

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:

19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn

20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn

21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

   

Die Bibel

 

Hebreoj 11:7

Lernen

       

7 Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux fido.