1
Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?
2
GXis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro cxiutage? GXis kiam mia malamiko estos supre super mi?
3
Rigardu kaj auxdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
4
Ke ne diru mia malamiko:Mi lin venkis; Ke ne gxoju miaj premantoj, se mi falos.
5
Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro gxojas pro Via savo.