Mateo 4

Lernen

   

1 Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.

2 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.

3 Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.

4 Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.

5 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,

6 kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

7 Jesuo diris al li:Ankaux estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

8 Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li cxiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,

9 kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.

10 Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.

11 Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen angxeloj venis kaj servadis al li.

12 Kaj auxdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;

13 kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj logxis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;

14 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

15 Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Lauxvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,

16 La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

17 De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri:Pentu, cxar la regno de la cxielo alproksimigxis.

18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj.

19 Kaj li diris al ili:Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.

20 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

21 Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.

22 Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

23 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.

24 Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

   
Scroll to see more.