Luko 7

Lernen

   

1 Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.

2 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaux mortanta.

3 Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.

4 Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;

5 cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.

6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;

7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos.

8 CXar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.

9 Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.

10 Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

11 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.

12 Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.

13 Kaj kiam la Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi:Ne ploru.

14 Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Levigxu.

15 Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.

16 Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.

17 Kaj cxi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta cxirkauxajxo.

18 Kaj la discxiploj de Johano sciigis lin pri cxio tio.

19 Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

20 Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris:Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

21 En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.

22 Kaj li respondis kaj diris al ili:Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj auxdis:blinduloj vidas, lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, mortintoj levigxas, al malricxuloj evangelio estas predikata.

23 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

24 Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?

25 Sed kion vi eliris, por vidi? cxu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, trovigxas en domoj de regxoj.

26 Sed kion vi eliris, por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.

27 CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.

28 Mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.

29 Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, auxdinte, pravigis Dion, cxar ili ricevis la bapton de Johano.

30 Sed la Fariseoj kaj la legxistoj rifuzis por si la intencon de Dio, cxar ili ne estis baptitaj de li.

31 Al kio do mi komparos la homojn de cxi tiu generacio? kaj al kio ili similas?

32 Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

33 CXar Johano, la Baptisto, venis, nek mangxante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras:Li havas demonon.

34 La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante; kaj vi diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!

35 Kaj la sagxeco estas pravigita de cxiuj siaj infanoj.

36 Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li mangxu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidigxis cxe mangxo.

37 Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo,

38 kaj starante malantauxe cxe liaj piedoj, plorante, sxi komencis priversxi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj visxis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj sxmiris ilin per la sxmirajxo.

39 Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:CXi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tusxas, ke sxi estas pekulino.

40 Kaj responde Jesuo diris al li:Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:Majstro, parolu.

41 Unu pruntedoninto havis du sxuldantojn; unu sxuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.

42 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaux la sxuldon. Kiu el ili do lin pli amos?

43 Simon responde diris:Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan sxuldon. Kaj li diris al li:Vi prave jugxis.

44 Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:CXu vi vidas cxi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed sxi priversxis miajn piedojn per siaj larmoj kaj visxis ilin per siaj haroj.

45 Vi ne donis al mi kison; sed sxi, de la tempo, kiam mi eniris, ne cxesis kisadi miajn piedojn.

46 Vi ne sxmiris mian kapon per oleo; sed sxi sxmiris miajn piedojn per sxmirajxo.

47 Pro tio mi diras al vi:SXiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; cxar sxi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.

48 Kaj li diris al sxi:Viaj pekoj estas pardonitaj.

49 Kaj tiuj, kiuj sidis cxe mangxo kun li, komencis diri inter si:Kiu estas cxi tiu, kiu ecx pardonas pekojn?

50 Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.

   
Scroll to see more.