Deuteronomio 12

Lernen

   

1 Jen estas la legxoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel posedajxon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero.

2 Ekstermu cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.

3 Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de tiu loko.

4 Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio;

5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo direktu vin kaj venu tien,

6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitajxojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.

7 Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.

8 Ne faru simile al cxio, kion ni faras cxi tie hodiaux, cxiu tion, kio placxas al li;

9 cxar vi nun ankoraux ne venis al la ripozo kaj al la posedajxo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

10 Sed kiam vi transiros Jordanon kaj eklogxos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe kaj vi logxos sendangxere:

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;

12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

13 Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur cxiu loko, kiun vi vidos;

14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru cxion, kion mi ordonas al vi.

15 Tamen, kiom deziros via animo, vi povas bucxi kaj mangxi viandon laux la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en cxiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas mangxi gxin, kiel gazelon aux cervon.

16 Nur la sangon ne mangxu; sur la teron elversxu gxin, kiel akvon.

17 Vi ne devas mangxi en viaj urboj la dekonajxon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj cxiujn viajn promesitajxojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;

18 sed nur antaux la Eternulo, via Dio, mangxu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, en cxiu entrepreno de viaj manoj.

19 Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.

20 Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros:Mi mangxos viandon-cxar via animo ekdeziros mangxi viandon:tiam laux la tuta deziro de via animo mangxu viandon.

21 Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam bucxu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj mangxu en viaj urboj laux la tuta deziro de via animo.

22 Sed mangxu tion tiel, kiel oni mangxas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion mangxi.

23 Nur detenu vin, ke vi ne mangxu la sangon; cxar la sango estas la animo, kaj vi ne devas mangxi la animon kun la viando;

24 ne mangxu gxin, sur la teron elversxu gxin, kiel akvon;

25 ne mangxu gxin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros placxantajxon antaux la okuloj de la Eternulo.

26 Sed viajn sanktajxojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitajxojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo.

27 Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj bucxoferoj estu elversxata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas mangxi.

28 Observu kaj obeu cxiujn cxi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj placxa antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.

29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaux vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en ilia lando:

30 tiam gardu vin, ke vi ne enretigxu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaux vi, kaj ke vi ne sercxu iliajn diojn, dirante:Kiel cxi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaux faros.

31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; cxar cxion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj ecx siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.

32 CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.