Bible

 

Cefanja 3

Studie

   

1 Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto!

2 GXi ne auxskultas vocxon, ne akceptas admonon; la Eternulon gxi ne fidas, al sia Dio gxi sin ne turnas.

3 GXiaj eminentuloj meze de gxi estas kiel blekegantaj leonoj; gxiaj jugxistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas gxis mateno.

4 GXiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; gxiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon.

5 La Eternulo estas justulo meze de gxi, Li ne faras maljustajxon; cxiumatene Li montras Siajn legxojn, ne cxesas; sed la malpiulo ne konas honton.

6 Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie trovigxas jam neniu homo, neniu logxanto.

7 Mi diris al gxi:Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita gxia logxejo, kiom ajn Mi punus gxin; sed ili rapidis malbonigi cxiujn siajn agojn.

8 Tial atendu Min, diras la Eternulo, gxis Mi Miatempe levigxos; cxar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; cxar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.

9 Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke cxiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.

10 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disjxetita popolo, alportos al Mi donacojn.

11 En tiu tempo vi ne plu hontos pri cxiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraux Mi; cxar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.

12 Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malricxan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.

13 La restintoj el Izrael ne faros maljustajxon, ne parolos mensogon, kaj en ilia busxo ne trovigxos lango trompa, sed ili pasxtigxados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.

14 GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.

15 La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon.

16 En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortigxu.

17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.

18 La sentauxgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.

19 Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin.

20 En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.

   

Bible

 

Ezekiel 22:6

Studie

       

6 Jen la estroj de Izrael, cxiu el ili laux sia potenco, estis cxe vi, por versxi sangon.